<<

#114 ; La prezentado de DEMO-teko estis fiasko

>>

Bedaŭrinde mi devas konstati ke la unua publika prezentado de demonstra teko finis en katastrofo. Tro malmulte da spaco, tro malmulte da tempo, tro multaj dratoj, tro da kurtaj dratoj. Tro multaj taskoj por plenumi samtempe, tro malmulte da preparado, tro komplika situacio por trakti konforme. Tro altaj kaj grandaj atendoj. Rezulto nur senreviĝo kaj zorgo.

La ideo de demonstra teko ŝajnis unue ege bona por la deviga leciono de angla lingvo. Mi laboris multe por atingi tian celon. Oni tamen bezonus multe pli da tempo kaj multe pli da libera spaco por tia prezentado. Oni bezonus propran aŭton por sekura transporto de bezonaĵoj. La efektivigo de prezentado estis eraro. Mi eraris, mia kulpo. Mi tute mistaksis la taskon. Mi estis tre fervora pro mia kara konstrua projekto, sed forgesis la celojn de kurso de angla lingvo. Ili ne volas faktojn, ili volas nur viglan konversacion.

Mi ne ripetos tiun eraron. Publika parola prezentado postulas multe pli da rimedoj kaj pli da bona preparado. Ne indas provi prezenti tiel malbone.

La baza ideo de teko estas tre bona, kaj mi kontinuos la laboron. Mi uzos la tekon kiel konstrua projekto de alia kurso. Tamen mi bezonus tre bonan kialon por ripeti tian publikan parolan prezentadon, tre bonajn cirkonstancojn. Nun mi pensas ke tiu ne eblos iam. Neniam. Estis la unua kaj samtempe jam la lasta fojo. Mia futuro evidente ne estas en tiaj parolaj prezentadoj. Mi bezonus miraklon por voli denove provi prezenti tian demonstradon. Kaj la tempo de mirakloj jam pasis.

Mi ne sukcesas en flua komunikado kun la publiko dum prezentado. Laŭ mi la enhavo kaj la faktoj gravas. Laŭ instruisto la kunlaboro kun la rigardantoj gravas. Evidente mi pli bone koncentriĝu nur en skriba esprimo. Okuloj de spektantaro ne interesas min. La enhavo de prezentado ne estas sur la vizaĝoj de spektantaro. Se la spektantoj volas dormi dum demonstrado, ili dormu libere. Tio ne estas mia problemo.

Evidente la publiko ne estimas tiajn simplajn konstruajn projektojn. Akcidento je prezentado estas amuza kaj distra okazo. Eble tio estas tute nature. La reala mondo estas kruela loko de batalo kaj konkuro.

Senlabora jam dum ĉirkaŭ 10 jaroj, mi sentas speciale grandan bezonon por atingi kaj plenumi. Elektroniko kaj elektro-mekaniko ŝajnas la sola ebleco por praktike efektivigi eĉ ion. Ne ekzistas alia ebleco por akiri praktikan profesian scipovon. Tial la laboro kontinuu, kvankam eblecoj de okupo ŝajnas magraj. Mi ne povas helpi la neefektigeblan problemon de trovi okupon en labora vivo, sed mi tamen ne povas vivi sen praktika scipovo.

Kredeble mi neniam vere atingos valoron de doktoro. Mi ne havas tian monon. Estas tro multe da konkuro, tro malmulte da lokoj. Mi estas jam maljuna. Do mi devas donaci por mi mem la rajton por malsukcesi. Ĉio espero ankoraŭ ne estas perdita, sed ĉiuj revoj ne estas atingeblaj kaj efektigeblaj. Tion mi devas aprobi por povi vivi racie kaj volonte. La politikistoj kaj burokratoj de Finnlando ŝajnas malami studantojn kaj studadon. Tial ne ekzistas granda futuro antaŭvidebla nek en labora vivo nek en universitato en Finnlando. Verŝajne la finnaj politikistoj kaj burokratoj sukcesos detrui la tutan landon.

Aŭtomatojn oni volas kaŝi. La tekniko estu tute nevidebla? Tiun mi ne komprenas. Kiel ni povus formi inteligentan socion se ni volas nei la ekziston de aŭtomatoj, kaŝi la teknikon, honti la maŝinojn kiujn ni nepre bezonas! Nur komunumo de senlaboraj sklavoj ne volas kompreni la mondon. Normaj civitanoj certe volas partopreni en la socio kaj agi kiel normaj membroj de socio. La nuna mondo estas mondo de tekniko. La nuna civitano volas veran partoprenon en tekniko de socio. Tekniko estas grava parto de moderna socio. Detaloj de tekniko devas esti nia komuna havaĵo.

Mia demonstrado estis totala katastrofo, amara seniluziiĝo, sed mi travivos. Mi ne estis tiel bona kiel mi volis esti. Mi faris mian plej bonan provon, sed tio ne estis sufiĉa. Mi tamen ne perdis la intereson por studado. La studado estas grava afero, sed mi ne estas tiel bona kiel mi kredis. Mi tamen volas studadi kaj lerni, ĉiam. Certe la enhavo kaj tekniko de DEMO-teko estos detale klarigita en futuraj artikoloj en ĉi tiu paĝaro, en Esperanto. Mi nur bezonas pli da tempo.

Ĉi tiu devis esti la granda tago de ĝojo, venko kaj bona atingo. Nu, tiu tamen ne okazis. Sed mi travivos tiun melankolian tempon viveme. Ni havos futuron. La demonstra teko ne estas tiel grava afero por aliaj. Mi provas kompreni tiun. Ĝi tamen estas ege granda afero por mi kaj la nacio. Ĝi estas la sola ebleco por labori kaj lerni praktike.

Angla lingvo ankoraŭ ne havos spacon sur miaj paĝoj. Mi spitas al la noto de angla lingvo, ĝi ne gravas. Angla lingvo ne estas tiel grava. Esperanto estas la sola vere internacia lingvo, la kulture neutrala lingvo, la afabla lingvo. Angla lingvo estas ilo de imperialistoj, lingvo de militemaj kaj sangavidaj [F-WORD] usonanoj, malbenita lingvo de NATO, domicilo de detruo kaj pereo.

Certe tekniko - kaj inter alie elektraj motoroj - havos centran lokon en la futuro de nia nacieto Mueleja Insulo. Ni ne volas uzi teknikon sen kompreni ĝin. Ni ne volas kaŝi aŭtomatojn. Ni estos fieraj pro aparatoj kaj aŭtomatoj. Ni volas kompreni nian mondon, mondon de tekniko.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)