<< | #113 ; Tre urĝema kaj okupita printempo antaŭvidebla |
>> |
Ĉi tiuj Esperanto-paĝoj estas nun je fino de monato februaro en stato de ioma malordo kaj konfuzo. Ekzistas samtempe multaj nepretaj paĝoj. Multaj temoj ankoraŭ atendas sufiĉan informon por kompletigi la tekston. Espereble la situacio de paĝaro pliboniĝos antaŭ somero.
Mi sentas min kiel io definita interstadio konsistanta de apudaj uloj. Mi vojaĝas en nekonata interstela spaco en granda rapido kiel Han Solo. Mi kelkfoje sentas min stranga harara verda estaĵo kiel Grinch. Julon mi tamen ne malamas. Mia cerbo devus ŝveliĝi kaj la mieno sur mia vizaĝo devus jam aperi kiel je la apuda skeleta mirindaĵo.
La demonstra paperuja teko (antaŭa artikolo) de komputile gvidataj malgrandaj elektraj motoroj estas ege multe promesa, sed mi devas ankoraŭ multe labori por pretigi la ideon ĝis bone montrada nivelo.
En universitata studado la printempo estos ankaŭ iom hasta tempo. Multaj taskoj kaj provoj devas esti plenumitaj. Eble ni havos dum printempo eĉ ioman praktikan kontakton kun hidraŭliko kaj aŭtomatiko. Sen praktika kono de aŭtomatiko estus tre malfacile nomi sin honesta inĝeniero de aŭtomatiko.
Mi uzos ĉi tiujn Esperanto-paĝojn senskrupule por pretigi kaj plibonigi la funkciojn de demonstra teko de elektraj motoroj. Tial ekzemple la antaŭaj artikoloj eble necesos ioman modifon dum printempo. Je printempa ekvinokso mi tamen kredas esti mem la mastro de malgrandaj elektraj motoroj. Mi kredas ke tiam estos momento de festo, sed la studado kontinuos.
PWM, angle Pulse Width Modulation, tre promesa temo por demonstro.
PWM signifas "pulsa larĝeco modifo" aŭ modifon de larĝo de elektraj pulsoj de konstanta frekvenco (490 Hz je Arduino Uno) por aliiĝi la meznombran tension.
Tiu parto de demonstra teko estas jam longe progresita. Multaj LEDoj prezentas la mezan nivelon de tensio por la publiko.
Jes, mi devas nun multe labori kaj tenace esperi ke iom post iom la stato de ĉi tiuj paĝoj kaj la stato de demonstra teko pliboniĝos. Kaj ne forgesu la diligentan studadon en universitato.
La mondo ne povas halti. Estas preskaŭ neeble por atingi perfekton, sed tiun oni devas pretendi.
Nia civito Mueleja Insulo devas esti ŝtato de profesiuloj. Ni bezonas ĉion scion kaj sperton. Ni ne estos nur stultaj vendistoj, neglektemaj flegistinoj, nenecesaj burokratoj aŭ negativaj oficistoj kio ŝajnas esti la loka dominanta normo en Finnlando. Ni havos scipovon kaj povoscion. Ni estos ideala civito de vere utilaj civitanoj.
Dum la somero mi reformas kelkaj tekstoj ...
Jes, certe ni estos ideala civito de vere utilaj civitanoj, tio estas la vero. La sorto de demonstra teko provizore ne estis bona, sed la laboro daŭras. Ni venkos!
Mia futuro apenaŭ estos en servo de finnlanda industrio, sed tio tute ne pruvas ke mi ne havos pli bonan estontecon.
Por mi estas tre grave mem konstrui, mem efektivigi, mem kompreni, mem plani kaj atingi. Pro la modestaj ekonomiaj rimedoj miaj projektoj povas esti nur malmultekostaj. Fortaj teknikoj de granda industrio, kiel hidraŭliko, tute ne eblas por mi. Mi povos utile labori nur kun malmultekosta elektroniko kaj simpla elektro-mekaniko. La budĝeto de miaj laboroj nepre devas esti malgranda.
Nia nacieto ne kapitulacios por la pompaj sinjoroj direktoroj kaj la malafablaj fabrikoj de granda kapitalo. Ni kuraĝe antaŭeniros laŭ nia propra vojo. Longe vivu bona kono kaj scio! Longe vivu bonaj inĝenieroj kaj veraj konstruistoj! Mortu kaj pereu ĉio teknika stulteco kaj idiotismo! Venku la racio kaj praktika lerteco! Longe vivu nia bona tekniko! Ni komprenu, ni lernu, ni sukcesu, ni kapablu!
Kaj certe ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |