<< | #112 ; Teko por klare demonstri malgrandaj elektraj motoroj |
>> |
La neĝoj de vintro jam degelas for. Ankaŭ la apuda impresa arta verko perdos sian potencan viraĝan aspekton ĉi tie en Tekunkorpi. Sendube la apuda neĝhomo prezentas precipe neĝviron. Oni ja ĝenerale kredas ke la seksaj organoj de negroj estus pli grandaj, sed ĉi tiu neĝhomo ŝajnas atesti pri la signifa amplekso de organoj de blanka viro.
Ni jam fervore atendas printempon. La plej bona ideo por venonta printempo estas uzi malnovan paperujan tekon por demonstri malgrandaj elektraj motoroj dum kurso de angla lingvo en la universitata centro de Pori. La spektantoj estos plejparte francaj studentoj de teknika universitato.
La elektrigita dometo por pupetoj ne estus tiel bona ideo. Mi ja ne ludas per pupoj!
Nia tasko estas plenumi lecionon pri iu temo por aliaj kaj nia temo estu elektraj motoroj. Nature elektraj motoroj, kio alia! Certe elektraj motoroj! Elektraj motoroj estas ege utilaj kaj elegantaj.
Eblas demonstri motoroj de kelkaj diversaj tipoj kun komputila gvidado. Ĉiu necesa varo trovu lokon en unu teko tiel ke eblas facile kaj sekure kunporti ĉiun ĝis Puuvilla.
Fakte la plej grava celo de leciono estus ja veki multe da vigla konversacio en la angla lingvo. La spektantaro devus angle kune diskuti kaj mediti la temon kiun ni selektis. Estas ja leciono de angla lingvo kaj fakte tekniko estas nur bagatelo. Mi devas poste enprofundiĝi en tio problemo de konversacio kaj diskutado. Inĝeniero ĉiuokaze bezonas bonan temon kaj bonajn perilojn.
Apude ni vidas la malnovan nigran plastan Samsonite -tekon kiun mi intencas uzi. Jam rajtas eĉ bori truoj en sia ŝelo.
Tiu teko jam servis min 20 jaroj, ekzemple dum studado en Raisio kaj labora vivo en Pori kaj ĝi estas jam iom difekta. La numera seruro de teko ne plu funkcias.
Ĝi tamen povos ankoraŭ ekhavi novan vivon kiel ege utila teknika demonstra teko de komputila gvido de malgrandaj elektraj motoroj.
Ĝi ne estas preta por la nova vivo. Ankoraŭ restas multe por pensi kaj fari.
Mi kredas ke eblos bone demonstri kelkaj elektraj motoroj kun Raspberry Pi kaj Arduino Uno.
Raspberry Pi havas HDMI-konektilon kiun ni povos uzi por prezenti tekston kaj bildojn sur ekrano de klasejo.
Arduino Uno gvidu la motorojn kun fortigiloj kaj ekstera fonto de elektro.
La cirkvitoj devas ja esti pretaj en la teko tiel ke eblos rapide ilin utiligi dum leciono de angla lingvo. Ni bezonos mekanismoj kiuj estas bone videblaj kaj klare montras ke la motoroj vere funkcias. Sur la ekrano de klasejo ni povos montri la tekston de kurtaj programoj de Arduino IDE kiujn ni uzos por peli la elektrajn motorojn.
He, nova granda kaj tre entuziasmiga tasko por nia malgranda nacio! En daŭrigo mi intencas sekvi la evoluon de nia teknika demonstra teko sur ĉi tiuj paĝoj.
Dum la somero mi reformas kelkaj tekstoj ...
Poste mi devas bedaŭrinde konstati ke la sukceso de demonstra teko por malgrandaj elektraj motoroj provizore ne estis tre bona. La temo estas por mi mem grava, sed oni ne respektas ĝin en universitato. La laboro kontinuas plue sed oni ne atendu bonan akcepton en universitato por ĉi tiaj ideoj.
Universitato estas plejparte por granda industrio kaj granda mono. Pompaj fabrikoj nek bezonas min nek malgrandaj elektraj motoroj. Kompreno kaj povo en per si mem ne estas utila por industrio kaj granda kapitalo.
Laŭ certaj rondoj inĝeniero ne bezonas vere kompreni. Laŭ ili bona inĝeniero evidente nur prenu pretaj solvoj kaj blinde uzu ilin. Tekniko povas esti nur kiel nigra kesto kies interno estas nevidebla. Laŭ tio pensa maniero oni ne bezonas scii detale kio okazas ene en la nigra kesto.
Por mi tamen tekniko devas esti travidebla kesto. Mi volas scii kio okazas en la kesto. Laŭ mi bona inĝeniero nepre bezonas bonan scipovon. Bona inĝeniero nepre komprenu kaj povu. Tial mi ne kapitulacios. Detala scio kaj bona kono estas por mi esenca spirita kapitalo. Malgrandaj elektraj motoroj kaj ilia uzo estas unu el la malmultaj temoj kion mi povus atingi kaj majstri, decide grava propra kapablo.
Sur mia selektita propra vojo mi daŭrigos pluen. Ĉi tio estas la sankta vojo de nia kara nacio Mueleja Insulo.
Tamen oni tute ne dubu ke ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |