<< | #105 ; La nova mirinda mondo de privataj radioondoj |
>> |
Ekzistas ege mirindaj libere uzeblaj radioaparatoj por privata uzo, malgrandaj elektronikaj kartoj. Oni ja bezonas por funkcianta tutaĵo iom pli ol nur la apudaj malgrandaj kartoj, sed la tabuloj estas malmultekostaj kaj facile uzeblaj. Ili kostas nur kelkaj dekoj da eŭroj.
Krome oni ja nepre bezonas fonton de elektra energio, komputilon por gvidi la funkciojn de radio, kapsulon kaj aliajn necesajn mekanikajn partojn. Kaj oni ne forgesu la laŭcelan uzon, la intencon por kio oni konstruas la aparaton, la partojn kiujn ĝi postulas, la portantan ideon por la projekto, la programon por komputilo. Ĉi tiuj estas nur partoj por kapabla konstruisto. Pretan produktaĵon oni konstruu mem.
Dekstre ni vidas malgrandan 433MHz radion por la simpla komputila karto Arduino Uno. Nur parto de relative longa 165 mm anteno estas videbla en la bildo. Mi kredas ke ĉi tiu karta radio estas analoga.
Maldekstre estas foto de malgranda tabulo de LoRa -radio, por frekvenco 868 MHz, por la populara komputilo Rasperry Pi. La anteno estas sufiĉe kompakta. Ni vidas la flavan draton maldekstre. Ĝi estas la anteno.
Oni tamen memoru ke Rasperry Pi postulas multe da elektra kurento. Se oni volas ke la tutaĵo konsumas nur malmulte da kurento, oni pensu ankaŭ la bezonojn de aliaj necesaj partoj. Baterio sufiĉas nur por aparatoj kiuj ne postulas multe da energio.
Mi kredas ke ofte estas tre dezirinde ke LoRa -radio konsumas kiel eble plej malmulte da kurento, almenaŭ tiam kiam ĝi devas longe funkcii ekster la komuna elektra reto. Mi kredas ke ĝi estas plej konvena por transigo de nur malgranda kvanto da informo. En Ameriko estas la permesita frekvenco iom alia 915 MHz, anstataŭ la Eŭropa frekvenco 868 MHz. Longo de anteno tamen povas esti la sama ĉirkaŭ 8 cm.
Eble oni povus atingi distancoj de eĉ ĉirkaŭ kilometro eksterdome kun tiaj etaj mirakloj de elektroniko? Kun pli bona kaj forta direkta anteno eble eĉ pli.
Oni bone lernu la literoj IoT ĉar ili signifas futuron kaj monon. Mono ja estas ege grava afero en nia kruela mondo. IoT aŭ angle "Internet of Things" - (esperante eble "komputila reto de aparatoj" ?) - estas la nova frapfrazo kaj slogano de estonteco.
Mi tuj konfesu ke mi devas pli bone lerni kion tio mistera IoT praktike signifas. Mi tamen kredas ke la kruda ideo estas ke ĉio estu en Internet en futuro kaj tiaj malgrandaj radioj kun sendrata komunikado zorgu pri tio en praktiko. La LoRa -tekniko certe estas unu el la plej fortaj kandidatoj.
Kiel eblus efektive uzi ĉiuj elektraj aparatoj kun tre limigitaj liberaj radiofrekvencoj, tion mi tute ne scias, ne eĉ provas diveni. Ĉu ne estus tre multe da ĵamo en radioondoj kiam ĉiuj provas uzi la samaj frekvencoj por malsamaj intencoj? La baza ideo ja estas speciale sendi radioenergio al ĉirkaŭaĵo, kaj ne nur aŭskulti.
La apuda malgranda tabulo kaj sia tre pompa nigra anteno estas por frekvenco 2,4 GHz. Ekzistas la teksto "1100m" en sia nomo, sed mi ne scias ĉu eble estus uzebla tiel distance? Kredeble grandaj rapidoj de transigo de informo eblas.
Bedaŭrinde la kontaktaĵoj de tiu karto estas tre malgrandaj kaj tial nur malfacile uzeblaj por simpla konstruisto. Ofte elektronikaj partoj estas jam eĉ ĉagrene kaj nepraktike etaj.
Mi ankoraŭ ne kuraĝis selekti la definitivan teknikon por mia propra uzo. Fakte miaj bezonoj por sendrata komunikado estos ĝis plue tre malgrandaj. Mi havas nenian urĝon.
La apuda Bluetooth tabulo por Arduino Uno povus provizore sufiĉi por nia malgranda civito. La nomo Bluetooth ja signifas bluan denton. Mi kredas ke estas origine sveda inventaĵo de firmo Ericsson.
Origino de tiu iom stranga kaj kurioza nomo "blua dento" estas la antikva vikinga reĝo Harald Blåtand.
Mi kredas ke la anteno de tiu radioaparato estas la malgranda flava zigzaga drato ĉe rando de malgranda verda karto. Nature la plej multaj Bluetooth -efektivigoj estas intencitaj por nur malgrandaj distancoj. Ekzistas tamen ankaŭ pli fortaj efektivigoj, eĉ ĝis 100 metroj.
Jes, sendube la forta ondo de futuro nin portos antaŭen. Se nia propra nacio iam prosperos en praktiko kaj konstruos elektraj iloj por klientaro, sendube ankaŭ niaj produktaĵoj povas enhavi ion bonan IoT -solvon.
Se oni provas pensi pozitive kaj trovi avantaĝoj kaj profitoj en ĉi tiu nova elektronika evoluo, oni eble povus supozi ke ĝi iom povus helpi homan vivon en kamparo, en areoj de maldensa loĝantaro?
Kaj jes ............................
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |