<< | #104 ; Jes, finfine komencos la nova jaro 2019 |
>> |
Kiam mi dum la lasta vespero de jaro komencas skribi ĉi tiun artikolon, jam aŭdiĝas la tradicia tumulto kaj bruego de artfajraĵo pro la jarŝanĝo 2018/2019. Sonas festo. Malgrandaj distraj bomboj eksplodas kaj amuzaj raketoj kraketas.
Ĝenerale oni rigardis festfajraĵon kiel fajna kaj gaja evento. Finne la vorto "artfajraĵo" aŭ "festfajraĵo" eĉ laŭvorte signifas ian "gajan fajron". Lastatempe oni tamen en Finnlando multe diskutis ĉu oni tute malpermesu la artfajraĵon. Jes, vere, oni pripensas malpermeson por festfajraĵo! Ekzemple por kelkaj sentemaj hundoj kaj inklinaj cevaloj ĉi tio ne estas tre gaja evento. Kelktempe ankaŭ okazas vundoj por okuloj de homoj aŭ aliaj eble eĉ gravaj malutiloj. La skalo de artfajraĵo povas nuntempe esti troa en densloĝejoj. Abunda uzo de alkoholo kaj samtempa festfajraĵo eble ne estas la plej bona kombinaĵo. Artfajraĵo nepre supozas bonan respondecon.
Post tre malrapida, izola, teda kaj enuiga Julo - pro la sufero sen mono kaj sen necesaj medikamentoj por diabeto - ni tamen ricevos la novan jaron 2019. Ĉu ĝi estos bona jaro?
Ĉu la vidaĵo kaj spektaklo por la nova jaro estas same malklara kiel en la apudaj artistaj pentraĵoj sur la vando de klasejo sur la tria etaĝo de universitata centro de urbo Pori? Ĉu nia estonteco estas same nubuleta kaj neantaŭdirebla?
Kion alportos la novaj 12 monatoj? Ĉu nia komuna mondo vivos en paco? Ĉu ni fartos sufiĉe bone? Ĉu bone progresos la aferoj de nia propra civito Mueleja Insulo?
Ĉu la vintro restos facila, mallonga kaj relative varma? Oni tion certe atendas pro la ege fama koncepto plivarmigo de klimato. Ĉu la venonta printempo estos bela kaj refreŝiga? Ĉu la plantoj de naturo nin denove ekĝojigos dum la nova somero? Ĉu fiere bravaj libeloj ree alfronte krozados sur florplenaj kampoj ĉe lageto dum aŭtuno?
Aŭ ĉu eble jam baldaŭ proksimiĝos la malserenaj militistaj vizioj de apuda - eble junulara - krokizo kiun mi vidis en ekspozicio en la biblioteko de urbo Pori?
Estas ja tre malfacile diveni la estontecon.
Kiam mi estis malgranda knabo dum la fino de 1960aj jaroj, oni ĝenerale kredis ke en la jaro 2000 la aŭtoj ne plu bezonos radojn kaj pneŭmatikojn, ĉar ili flugos en aero same kiel aviadiloj. Oni kredis ke parto de homaro tiam vivos en surfaco de Luno. Kaj tiuj bravaj vizioj de futuro okazis nur ĉirkaŭ 50 jaroj pli frue.
La jaro 2000 okazis jam antaŭ longe. Tamen neniaj flugantaj aŭtoj aperis sur stratoj. La aŭtoj ankoraŭ uzas radoj. Homoj ne vivas sur la Luno.
Dum mia infaneco oni kutime nur tre malmulte sciis pri komputiloj. Ha, ridinde, kiel ordinara popolo bezonus propran komputilon!!! Kaj nuntempe estas jam tre malfacile eĉ studadi sen propra komputilo. Eĉ lavmaŝinoj bezonas propran komputilon.
Maljunaj homoj de mia infaneco eĉ timis telefonon. Telefoni estis iom postulema kaj timiga tasko por ili. Nur la amuza sekreta agento de televidilo Maxwell Smart havis porteblan telefonon, nome en lia ŝuo. Mi kredas ke ilia numero estis 86.
Ĉu jam nun fariĝis pli facila tasko prognozi la futuron? Tion mi ne kredas. La estonteco estas almenaŭ same malfacila por diveni kiel antaŭe. Tekniko povas iom progresi, sed la homaro eble samtempe eĉ tre multe malprogresos. Malbonaj burokratoj kaj demoraliĝaj politikistoj povas venki ĉiun humanecon kaj veran ĝustecon.
Fino de ĉi tiu jaro estis por mi iom tro peza, malfacila kaj melankolia. Mi tamen esperas ke la situacio pliboniĝos kiam la nova jaro startas. Mi ricevos iom da mono kaj povos aĉeti novaj medikamentoj. La vivo estos pli facila, malpli amara.
Studado en loka lernejo de universitato kontinuos. Mi fariĝos pli bona inĝeniero. Mi lernos pli inter alie pri aŭtomatoj kaj hidraŭliko.
Persone elektroniko kaj elektro-mekaniko estas la plej proksimaj doktrinoj. Ne eblas posedi kaj administri veraj hidraŭlikaj aparatoj. Tamen eblas eksperimenti kun vera elektroniko. Hidraŭliko estas plejparte ebla nur teorie. Malmultekosta elektro-mekaniko tamen eblas en ciŭtaga praktiko.
Nova vera laboro en nova profesio estas neverŝajna. Mi estas jam maljuna. En lernejoj estas tre malmulte da eblecoj por praktike partopreni kun la labora vivo de entreprenoj.
Ĉu estas grava krizo en finna profesia edukado? En entreprenoj oni multe plendas kaj lamentas mankon de sperta laborforto. En lernejoj la studantoj ricevas nur malmulte da praktika sperto. Kredeble estas malfacile akiri situon por praktikado. Ĉio evidente ne estas en ordo en profesia edukado kaj labora vivo de Finnlando. En nia propra nacio Mueleja Insulo la aferoj certe devus esti pli bone.
Nura teoria scio certe ne sufiĉas ekzemple por inĝeniero. Matematikaj scioj esta tre fajna afero, sed ĝi ne sufiĉas por vera praktika inĝeniero. En lernejo praktika sperto estas rara. Oni eble povas provi akiri iom da propra praktika scipovo memstare, se oni havas sufiĉe da mono por tiu intenco. Abunda mono prezentus multe da eblecoj. Kaj praktika povoscio certe estus tre grava kaj valora afero. Nura teorio bedaŭrinde ne portos longe.
Nuntempa tekniko estas tre komplika tutaĵo, precipe se oni aspiras sanan ekonomian gajnon kaj profiton. Nova laboro en servo de aliaj estus malfacile akirebla. Propra firmo estus la sola praktika ebleco, se mi havus monon. Mi optimisme kredas ke mi povus ankoraŭ utile labori kiel efektiviga inĝeniero por 10 jaroj, ĝis mia 70a naskiĝtago. La spiritoj de naturo, la Dioj kaj Diinoj de loka natura religio min helpu akiri ĉi tiun valoran celon.
Dekstre ni vidas ciferplaton de astronomia horloĝo el Harry Potter -filmo. Ĉi tiu ciferplato estas travidebla.
Kaj jes, certe granda astronomia horloĝo daŭre estas unu el miaj plej grandaj revoj. Same kiel bona trategmenta sunhorloĝo kun speguloj. Kaj la antikva kaj en sia origina konsterniĝa beleco tre impresa - sed bedaŭrinde ankoraŭ ne trovita - sankta monto FinnHenge de antikvaj suomoj, loĝantoj de lando Suomio (kiun oni povas ankaŭ nomi Finnlando). Kaj tiel plu.
Oni krome notu ke ekzistas neniaj diftongoj en la Esperanta vorto Su-o-mi-o kaj ĉiuj vokaloj apartenas al sia propra silabo kiel normale.
Mia mondo estas nun tre multe mondo de libroj, mondo de studado, mondo de teorio. Ion tagon eble io alia, se mi havos bonan ŝancon.
Sed ............................
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |