<<

#103 ; Estonta elektra historio de nia kara mikronacio

>>

Jule estis tre entuziasmige legi kaj lerni pri diversaj rimedoj por drata kaj sendrata komunikado kun la malgranda komputilo Arduino Uno kaj siaj aldonaj elektraj iloj. Nuntempe la bonaj pretaj eblecoj por komunikado estas konsterniĝaj kaj malmultekostaj.

Mi ankoraŭ ne havas multe da tiaj praktikaj talentoj kaj kompetencoj, sed almenaŭ la teorio kaj eblecoj estas ekstremaj. Ili ne estas tre multekostaj aparatoj. Ili eblas eĉ por malriĉa (kaj iom kapabla) studanto. La malgranda komputilo Arduino Uno estas jam antaŭe iom konata por mi.

Sendrata komunikado eksterdome ĝis distancoj de eble maksimume kelkaj centoj da metroj kaj kun nur malgrandaj kvantoj da informo verŝajne jam baldaŭ eblus por mi.

La radioondaj frekvencoj ĉirkaŭ la 2,4 GHz ISM (La literoj ISM por "Industrio, Scienco, Medicino") -sektoro estas liberaj por komuna uzo sen apartaj permesoj aŭ licencoj.

La oficiale permesataj radioamatoroj ja laboras kun radiaj frekvencoj ĉirkaŭ 10 MHz, do multe pli longaj radioondoj, kvankam oni tradicie nomas ilin "mallongaj ondoj". Laŭ la konata matematika formulo la rapido de lumo c = f·λ aŭ egale longo de ondo λ = c / f la radioondoj de frekvenco f = 10 MHz estas je 300·106[m/s] / 10·106[/s] = 30 metroj longaj.

La longo de radioondoj de frekvenco f = 2,4 GHz estas nur 3·108[m/s] / 2,4·109[/s] = 0,125 m aŭ 12,5 centimetroj. La kvalitoj de radioondoj kaj antenoj por tiuj frekvencoj do estas tre malsimilaj. Ĝènerale la minimuma longo de konvena anteno povas esti λ / 4 , aŭ kvarono de longo de korelativa radioondo.

Ankaŭ la radioondoj ĉirkaŭ frekvencoj 433 MHz kaj 868 MHz estas liberaj por uzo kun malgranda efekto.

Sed kion fakte utilas malmulte efektaj radioondoj ĝis distanco de nur 100 metroj?

Tion oni ja povas demandi. Bona demando. Eĉ mikronacio ne povus esti tre kontenta pro tiel malgranda pafdistanco.

Eblas eksperimenti, testi, lerni, konatiĝi kun praktiko kaj iom post iom evoluigi pli bonajn ideojn.

La teorio de radioondoj tamen estas interesa. Eble futuro alportos pli da praktikaj eblecoj? Eble mi ion belan tagon fariĝos vera radioamatoro? Eble mi en (malproksima) estonteco povus komunikadi per radioondoj tutmonde?

Certe mi povas almenaŭ lerni multe pli pri radioondoj. Mi iom lernis pri elektroniko jam ek de 1970aj jaroj kaj estonte mi lernos pli.

Drata komunikado estas same interesa. Mi estas kontenta kun malgranda kvanto de informo.

Malgranda estas sufiĉe bona por niaj intencoj. Ĉi tiu ja estas malgranda sed neignorebla mikronacio Mueleja Insulo.

Ni estu ege potencaj spertuloj de miniaturo kaj malgrandeco. Malgrandeco estu nia plej granda forto. La futuro apartenas por nia propra civito.

La plej fortaj ideoj por la jaro 2019 estu loka kono, loka sperto, bona scio en ĉio malgranda kaj ŝajne sensignifa, sed fakte ege grava, eĉ fundamenta.

Kaj kio pli, kio grava afero ankoraŭ mankas, jes certe ............................ NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)