<<

#102 ; Verdaj rememoroj de pasinta somero

>>

Dominas la deprime malvarma kaj malhela sezono de jaro. Verdaj folioj de somero estas nur distanca rememoro. Feliĉe mi tamen somere iom kolektis kaj sekigis fanerogamoj de naturo kaj ankaŭ verdaj folioj de arboj kaj arbustoj.

La koloroj estas ankoraŭ preskaŭ same gajaj kiel somere. La verda valora aĵo klorofilo restas en sekigitaj folioj ĉar mi kolektis ilin antaŭ aŭtuno. Aŭtune staŭdaj fanerogamoj (kiuj vivas multaj jaroj) ĝenerale evakuas la vivesence valoran klorofilon el siaj folioj. La sekigitaj plantoj proponas konsolon kaj bonan esperon por estonteco. La verdaj folioj nepre revenos somere. Nia mondo trasukcesos kaj eliros venkinta.

Mi havas kelkaj promesoj por la venonta jaro 2019. Unu el la plej gravaj promesoj estas uzi pli da gaje koloraj krajonoj, farbokrajonoj.

Printempe mi fervore atendis komencon de kreska periodo. Mi pensis ke mi diligente kolektu plantojn kaj ankaŭ diligente desegnu plantojn kun farbokrajonoj. Mi fakte iom diligente kolektis floroj kaj folioj de plantoj, sed tre malmulte desegnis. Mi aĉetis multe da farbokrajonoj, kiujn mi tamen en praktiko tre malmulte uzis.

Dum la jaro 2019 mi devas plibonigi miajn morojn. Mi devas desegni mane pli multe kaj pli bone. Ĉu mi desegnu plantojn, tjaah, tiun mi ne scias. Mi ne desegnas tre bone kaj ekzistas ege belaj desegnaĵoj en libroj. Eble mi desegnu ion alian ol plantojn de naturo. Mi ne povas konkuri kun beleco en naturo kaj plantoj.

Komputilo ja estas bona laborilo por certaj celoj. La realon komputilo tamen ne anstataŭigu. La malnovtempa stilo saviĝu viva. Veraj materialoj, veraj strukturoj, veraj mekanismoj, vera mondo, vera homa vivo. Ni ne kontentiĝu kun surogatoj kaj anstataŭaĵoj. Virtualo estas trompo. Ni postulu la realon.

Kaj certe ............................ NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)