<< | #101 ; La brava nova mondo de kuraĝuloj nin atendas |
>> |
Ĝenerale mi bedaŭrinde devas ĉe Julo (Kristnasko por la subtenantoj de kristanismo) averti pri danĝero kaj konstati ke la vidaĵo de futuro ne estas tiel bona. La aferoj de mondo estas en tre malbona stato. Malbona stato de aferoj estas ĉie la praktika normo, la vera dominanta situacio, por ordinara popolo.
Nia komuna mondo renkontas kontinue gravaj problemoj kiujn la homaro evidente ne konas trakti inteligente kaj racie. La homaro estas kiel dividita, partigita kaj duonigita denove. Ekzistas gravaj problemoj inter grupoj de homoj.
Ekzistas problemoj inter la homaro kaj la naturo de Tero. Homaro uzas kontinue multe da fosiliaj brulaĵoj. La klimato jam reakcias minace. La tradicia industrio kaj la trafiko kaŭzas multan polucion kaj eksterordinaran ŝarĝon por la naturo. Ni estas peza kargo por la Tero kiu nin afable subtenis.
Meznombre la homaro konsumas tro multe da nerenoviĝantaj krudaĵoj. La popolkvanto ankoraŭ kreskas en tiel rapida takto ke ĝi povas kaŭzi gravaj lokaj problemoj almenaŭ en neevoluintaj landoj kiam la monda klimato aliĝas noce kaj kondiĉoj de agrikulturo kaj ĝenerale la cirkonstancoj por la bazo de produktado de manĝovaroj malfaciliĝos.
La vaste disvastigita religio de kristanismo klare ne alportis eternan pacon kaj amon por nia mondo. Oni povus eĉ aserti la kontraŭon. Kontinue ekzistas risko de gravaj militistaj konfliktoj. Ĉio certe ne estas en bona ordo.
Oni multe akcentas signifon de demokratio. Demokratio tamen ofte renkontas problemoj kaj ... jes, mi kredas ke eble ĝi, la fama slogano demokratio eĉ mem kaŭzas antagonismoj. Demokratio ofte estas nur netraktebla problemo en ŝajna kostumo.
Ni ne povas savi la mondon. La mondo kiel tutaĵo evidente estos perdita, nesavebla, kaosa, nekontrolebla.
Internacia kunlaboro ne estas ia solvo. Internacieco kaŭzas pli da problemoj. Intermikso de rasoj kaj malaranĝo de diversaj popoloj ne estas bona ideo. Apartaj nacioj kun sia propra unueca kulturo estas la plej fortika kaj klara modelo. Tradicia nacia modelo estas la plej bona. Oni ne intermiksu kaj konfuzu turismon kaj ekonomian vivon de lando.
Tutmonda komerco kaj tutmonda merkata ekonomio difektas pozicion de ordinara popolo. Pli bone oni produktu en la propra lando kaj proponu laboron kaj porvivon por la propra popolo.
Ekzistas mondo de riĉuloj, mondo de proletaro, mondo de burokratoj, mondo de bonstatuloj, mondo de malriĉuloj ... kaj tiel plu, sed nenia vere komuna mondo.
Evidente ne ekzistas racio aŭ vera ĝusto en la mondo de potencaj burokratoj kaj politikistoj.
Ekzistas tamen ankaŭ espero kaj bonaj eblecoj. Ekzistas ankoraŭ eventualoj por heroaj agoj kaj bravaj ellaboraĵoj en ĉi tiu mondo. Ni ne povos savi la mondon, sed ni tamen povos savi nin mem, nian propran memrespekton kaj homan valoron.
Eblas esplori, plani kaj eble kelkfoje eĉ efektivigi ion. Ekzistas multe da eblecoj. La realo estas en principo komprenebla kaj kondukebla.
Akira laboro en servo de aliaj verŝajne ne plu eblos por mi kiel 60-jarulo. Tia laboro estas por junuloj ... kaj ... eble ne plu eĉ por ĉiuj junuloj. Ĉio tamen ne estas perdita. Eblas vivi, eblas studadi, eblas lerni. Kaj certe kontinue indas studadi.
Tial ni havos bonan animstaton kiam ni paŝas direkte al la nova jaro 2019, malgraŭ la nesupereble gravaj problemoj de mondo. Nia vojo estos bonsanĉa kaj sukcesa. La mondo ĉirkaŭ nin disfalu kaj pereu, sed ni mem sukcesu. Nenia alia favora ebleco ekzistas.
Mi esperas tre bonan novan jaron 2019 por nia propra nacio Mueleja Insulo kaj por vi, estimataj legantoj, sendepende de raso, sekso, religio, civitaneco, havaĵo kaj manko de havaĵo.
Sed oni ne forgesu ke ni scias ke ............................
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |