<< | #100 ; Jam la 100a esperanta artikolo ĉi tie! |
>> |
Nekredeble, jam cento da artikoloj en Esperanto! Kvankam mi devas tuj humile konfesi ke ankoraŭ restas iom da bezono por plibonigo en la lastaj artikoloj. Antaŭ ĉio la artikolo pri la konstrua projekto "astronomia horloĝo" estas plie tre mankhava kaj mi devas reveni al la temo kun pli bona informo kiam la rimedoj tion permesos.
La vetero kredeble restos tre malseka dum monato decembro. Ne tiel ofte sin proponas bona oportuno por foti beletan neĝan pejzaĝon. Do mi utiligis la iom obskuran kaj krepuskan posttagmezon dum ioma pluvo de neĝo ĉe la proksima lageto ĉi tie en Vähärauma en urbo Pori.
Krepusko jam alvenas frue en decembro.
Por morgaŭ la veterinformoj jam profetas pluvon de akvo, la neĝo kredeble tiam degelos for kaj tial ni ne longe povos ĝui pri tiaj blankaj kaj lumaj neĝaj spektakloj.
Centa esperanta artikolo! Certe ĉi tio artikolo devas esti speciala, majesta kaj pompa.
Kion mi kiel granda reganto de grava nacio (de unu civitano, mi mem) opinias pri la stato de aferoj de mondo?
Estas ja tute normale ke regnestroj kaj potencaj ĉefoj de - almenaŭ nominale - memstaraj landoj iam kaj kelkfoje atentas kaj ektraktas ankaŭ iom da aferoj de aliaj landoj.
Nu, bone, mi iom traktu la aferojn de mondo. Ĉu estas ĉio bone en ordo? Ĉu en nunaj cirkonstancoj superregas paco kaj harmonio?
Certe nia mondo ne estas ia pacema mondo de harmonio kaj konkordo. Pli bone nia mondo estas domicilo kaj nesto de kruela konkuro, mondo de kontraŭaj avantaĝoj kaj malaj gajnoj.
En Finnlando plejparto de loĝantaro volis aliĝi al EU kaj tial Finnlando estas membro de EU. Kelkaj finnoj volus ankaŭ aliĝi al NATO, la okcidenta militista organizaĵo kiu intime kunlaboras kun la fame militista grandpotenco USA.
Kredeble multaj finnoj opinias ke NATO prezentus ŝirmon kontraŭ la (supozita) militista minaco de Rusujo. Ĉu intenco por aliĝi al NATO do proponis bonan sekurecon por Ukrajno? Mi kredas ke situacio en Ukrajno nun estus multe pli bona sen naivaj revoj de membreco en NATO.
Mi ne kredas ke proksima kunlaboro kun NATO proponus ian rifuĝon por Finnlando kiu situas ĉe limo de Rusujo. Kontraŭe mi vidas kunlaboron kun NATO kiel tre grava risko. NATO estas danĝero por Rusujo kaj tial ĝi estas ankaŭ danĝero por landoj ĉe limoj de Rusujo. Ni ja ne povas ŝanĝi la geografion. Niaj geografiaj najbaroj ĉiam restos niaj najbaroj. Estu amikoj proksime kaj malamikoj malproksime, bona tradicia principo.
Membreco en NATO povus alkonduki sangan militon, grandan pereon kaj detruon sur landa areo de Finnlando. Sekureco por NATO certe ne estas la sama afero kiel sekureco por Finnlando. Estas facile krii, proklami kaj malbeni trans oceanoj, sed tute ĉe limoj oni devas konduti pli pripense.
En nia propra lando Mueleja Insulo ni certe ne volas kunlabori kun freneze militista kaj kontraŭ-rusa NATO. Pli bone ni estu amikaj kun Rusujo kaj vivu en paco.
Kaj kredeble ni tamen povas jam konstati ke ............................
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |