<< | #01 ; Ni komencu! |
>> |
Unua artikolo en Esperanto ĉi tie, kia granda atingo!
La paĝaro ja estas tre nova kaj ĝia futuro nubila. Mi esperas ke mi povus - iom post iom - krei paĝaron kun interesa kaj eble eĉ utila teknika enhavo. Certe la enhavo estos tre simpla kaj konsistos el mallongaj artikoloj. Nobel-premion mi ne aspiras.
Nun kiel eble plej rapide mi volas komenci skribi iom en la rusa kaj germana lingvoj pri aferoj teknikaj. Mi ne konas la lingvojn bone, sed volas lerni. Mi estos tre kontenta se mi sukcesus produkti eĉ kelkaj naivaj artikoloj en tiuj fremdaj lingvoj.
Certe ĉi tiuj paĝoj bezonos ankaŭ bonan grafikon. Mi provas evoluigi ĝeneralan utilan grafikan sistemon por HTML5 Canvas -elemento kiu funcias en novaj maŝinoj. Eble mi estonte eĉ priskribos tiun grafikan sistemon ĉi tie en la internacia lingvo kaj faros ĝin senpaga publika oferto? Tio tamen daŭros iom plu da tempo ...
Ĉu mi iam fariĝos inĝeniero? Maljuna viro mi ja estas, jam 56 jaroj aĝa en decembro 2014. Restas tamen ankoraŭ 10 jaroj ĝis pensio. Certe mi volas prilabori multaj temoj kaj iom plu atingi. Mia vivo ne estas finita. Mi jam studadas dua jaro por fariĝi inĝeniero, espereble post tri plu jaroj, en fino de la jaro 2017? Eble la futuro estos ŝanĝa, pli kompleksa, sed teknikon kaj studon mi neniam forlasos.
La sendependa ŝtato Insulo de Muelejo estas ĝis plue plejparte nur iu revo, sen reala enhavo. Mi tamen uzos la ideon de sendependa ŝtato en mia studado de tekniko. Mi imagas ke mi kreas la fundamenton por la futuraj profesioj de la ŝtato ĉi tie kun tiuj artikoloj. Sufiĉe ambicia celo kaj eĉ tro postulema strebo? Nu, certe tre ambicia celo, sed ekstreme aspirinda kaj espereble atingebla.
Se mi iam riĉiĝos, la memstara ŝtato eble efektiviĝos en iu varma kaj sunriĉa lando, malproksime de malvarma kaj malhela vintra Finnlando ;-)