Mi skribas iom da klarigoj por la uzo de la "JavaScript" planeda programo "planedainfo". La plej grava fonto por la programo estas la libro "Planetary Programs and Tables from -4000 to +2800", kion la francaj sinjoroj Pierre Bretagnon & Jean-Louis Simon skribis dum la jaro 1986.
Nu, kiel mi komencu la rakonton? Eble mia propra naskiĝo estus bona tempo por komenci? Fakte mi ne memoras kiel mi naskiĝis, sed mia patrino diris ke mi "vidis la unuan lumon" en la malnova hospitalo de "Seinäjoki" dum la tago 30-a de septembro 1958, vespere je proksimume 19:30 horoj orient-eŭropa zontempo ( UT + 2 horoj ). La Suno tamen tiam jam subiris kaj tial mi kredeble ne vidis sunlumon dum mia unua vespero.
En la supra bildo ni vidas la supran parton de programo, inkluzive la ĉielan mapon ĉirkaŭ la ĉiela ekvatoro, por mia naskiĝtago. La samon ni povas vidi en la planeda programo kun "GET-parametroj" jene: ../planedainfo.html?y=1958&m=9&d=30&tempo=19&lat=62&nigra=1
La teksto sur la adresa linio sendube estas iom pli longa por via Interreta foliumilo. Por mi eblas la pli mallonga linio de teksto ĉar la programo estas relative al ĉi tio teksto en la pli alta "koverto" ( ../planedainfo.html
) en mia servilo.
Koloro sur la fono de mapo estas iom malhela ĉar mi selektis por la bildo la alternativon "Nigra ĉielo: Nokte" anstataŭ la norma alternativo por "Nigra ĉielo", nome la plej malsupra alternativo "Neniam". En la supra bildo la iom pli malhela fona koloro de mapo servas por signali ke vespere la Suno jam subiris.
Kion rakontas la mapo? Ni vidas kurban verdan strekon kio estas la loka HORIZONTO de observanto sur la geografia latitudo 62° N dum loka suntempo 19 horoj. La planedo Marso (M) estas en nordoriento, inter Nordo (N) kaj oriento (EASTO). Planedo Saturno (S) estas proksimume en sudokcidento, inter sudo (S) kaj okcidento (UESTO).
Do mi naskiĝis kiam la ruĝa planedo Marso leviĝis super la horizonton kaj preskaŭ samtempe la planedo Saturno subiris sub la horizonton. Aliaj brilaj ĉielaj objektoj estis tiam sub la horizonto. Pri la Luno la programo ne rakontas ion. Kio estus la astrologia signifo de tia situacio? Mi ne scias, kaj ĉi tiu programo eĉ ne estas speciale astrologia. Tamen kelkaj astrologiaj scioj estas utilaj por observanto de planedoj.
Ni bone notu alian gravan lilan / violan strekon sur la mapo. Ĝi estas la EKLIPTIKO, kion ni povus nomi "La vojo de Suno sur la ĉielo". Notu la angulajn valuojn, la longitudojn sur la ekliptiko, el 0 ĝis 360° maldekstrumen, el la punkto de printempa ekvinokso ĉe 0° ... tra la punkto de aŭtuna ekvinokso ĉe 180° ... kaj denove al la punkto de printempa ekvinokso ĉe 360°, kio estas tute la sama longitudo kiel 0°.
Kaj certe ekzistas la ĉiela EKVATORO sur la mapo, kiel rekta horizonta linio en la mezo. En la supra bildo de mapo estas la valuoj de rektascensio el 0 (dekstre) ĝis 24 horoj (maldekstre). Rektascensio 24 h estas la sama direkto kiel rektascensio 0 h. Unu horo de rektascensio egalas 15 gradoj ; do mi povas skribi la egalecon 1h = 15°.
Nun ni nepre vidu la signojn de zodiako kun iliaj limoj de longitudoj sur kaj apud la ekliptiko. La Suno estas en la suba bildo en la punkto de aŭtuna ekvinokso.
Ekzemple la zodiaka signo Ŝafo ( ♈ ) komencas el la punkto de printempa ekvinokso ĉe longitudo 0° kaj kontinuas laŭ la ekliptiko ĝis la longitudo 30°. La sekvanta zodiaka signo Taŭro ( ♉ ) estas sur ekliptiko inter longitudoj 30° ... 60°, la zodiaka signo Ĝemeloj ( ♊ ) estas inter longitudoj 60° ... 90°, kaj tiel plu ... ĝis la zodiaka signo Fiŝoj ( ♓ ) inter longitudoj 330° ... 360°
Nu, oni do povus diri ke astrologie mi naskiĝis kiel "Pesilo", ĉar la Suno estis dum mia naskiĝo sur la ekliptiko en la zodiaka signo Pesilo ( ♎ ). La intenco de programo tamen certe estas pli astronomia ol astrologia. Horoskopojn la programo tute ne produktas. La programo do ne profetas la sorton, destinon kaj faton de homoj, nur la direktojn de ĉielaj objektoj, escepte la Lunon.
Tamen en la libro "Astronomical Tables of the Sun, Moon, and Planets" de Jean Meeus el jaro 1983 mi vidas ke okazis plenluno nur kelkaj tagoj pli antaŭe, la 27-an tagon de septembro 1958, UT 21h 44m 13s. Tial la Luno estis ankoraŭ preskaŭ plena kaj supozeble la Luno leviĝis proksimume dum la sama tempo kiam mi naskiĝis?
Mi kredas ke oni lernas la funkciojn de programo relative facile dum eksperimentado. Se oni ŝatas la nigran koloron, eblas uzi nigran fonon sur la ĉiela mapo, eĉ dum hela tago kaj sunbrilo. Oni nur selektu la alternativon "Nigra ĉielo: Ĉiam". Eblas ankaŭ selekti la rektascension 0 / 24 h por la mezo de mapo. Ĉi tio estas bona alternativo se oni volas rekte vidi la ĉirkaŭaĵon de Suno proksimume dum printempa ekvinokso. La printempo de jaro 1978 certe estis tia situacio.
Oni povas uzi "GET-parametrojn" por vidi preskaŭ la saman bildon en la programo jene : ../planedainfo.html?y=1978&m=3&d=19&tempo=18&lat=62&mezo=24&nigra=2 , sed oni povas uzi nur integrajn numerojn kaj ne la nulon (0). En la programo oni povas selekti duonon de horo pli malfruan suntempon per la butono +½h
La azimutojn laŭ la horizonto (el Nordo horloĝdirekte 0 ... 360°) oni bezonas selekti mem en la programo. Post ŝanĝo oni nur presu la butonon KALKULU!
Fakte sur la apuda mapo aperas ankaŭ la norme nevideblaj planedoj Urano (U) kaj Neptuno (N) kiojn la programo norme ne indikas. Oni selektu ilin en la programo, aŭ oni povas ankaŭ uzi la GET-parametron chiuj=1
kiel en la sekvanta ekzemplo: ../planedainfo.html?y=1978&m=3&d=19&tempo=18&lat=62&mezo=24&nigra=2&chiuj=1
La Suno estas preskaŭ en la punkto de printempa ekvinokso, je preskaŭ la rektascensio 0 / 24 horoj. Se ni tamen uzus la rektascension 12 horoj por la mezo de mapo, estus la Suno en la mapo ekstreme maldekstre kaj la al la Suno proksimaj planedoj Merkuro (m) kaj Venuso (V) ekstreme dekstre, ŝajne tre distancaj el la Suno. Jen la norma mapo por la rektascensioj 24h ... 12h ... 0h
por la sama situacio: ../planedainfo.html?y=1978&m=3&d=19&tempo=18&lat=62&mezo=12
La lastan parametron mezo
oni povas egale bone forlasi se oni volas la rektascension 12 horoj por la mezo de mapo. La sola vera alternativo estas 0/24 horoj en la mezo de mapo. La programo tamen ne akceptas nulon (0) kiel valuo de parametro. Do uzu la valuon 24 por mezo
se vi volas rektascension 0 / 24 horoj en la centro de mapo.
Speciale fiera mi estas pri la ŝanĝiĝo de fona koloro de mapo kiam la Suno subiras kaj la ĉielo malheliĝas vespere (aŭ post la meznokto la Suno iom post iom leviĝas kaj la ĉielo heliĝas matene). Ni rigardu la vesperon de mia 67-a naskiĝtago el sunsubiro al tuta malheleco. Nu, mi ja ne scias pri la Luno ... kaj ĉu estas iom da ĝena artefarita lumo en la loko, tiel ke la ĉielo estas pli hela ...
Unue la Suno estas ankoraŭ super la horizonto je loka suntempo 17 horoj, la ĉielo estas hela kaj la planedoj nevideblaj, eĉ se ili estas super horizonto.
Je 18 horoj loka suntempo la Suno jam subiris. Altitudo de Suno estas en intervalo 0° ... -6° ; la burĝa krepusko. Laŭ tradicia (malnova) opinio tamen eblas ankoraŭ labori eksterdome sen artefarita lumo, kaj eĉ endome legi gazeton en la natura lumo apud fenestro.
Je suntempo 19 horoj la altitudo de Suno estas jam en intervalo -6° ... -12° kaj la ĉielo estas pli malhela ; la navigacia krepusko. Eblas vidi la horizonton sur maro kaj la ĉielaj navigaciaj objektoj estas samtempe videblaj se la ĉielo estas sufiĉe sennuba. Sekve eblas mezuri la altojn de brilaj steloj kaj planedoj el la mara horizonto kaj kalkuli la geografiajn koordinatojn de ŝipo laŭ la tradicia metodo, se oni posedas ekzemple bonan horloĝon kaj navigacian jarlibron por la jaro.
Je suntempo 20 horoj estas la altitudo de Suno en intervalo -12° ... -18° kaj la ĉielo estas sufiĉe malhela ; la astronomia krepusko. Fakte la ĉielo estas jam bone malhela por plej multaj astronomiaj intencoj de amatoro.
Je 21 horoj estas la altitudo de la Suno jam pli malgranda ol -18° kaj la ĉielo estas kiel eble plej malhela ... almenaŭ se ne brilas la Luno ... kaj artefarita lumo ekzemple en urbo povas heligi la ĉielon multe.
Vi povas vidi la samajn situaciojn en la programo. La valuo de parametro nigra=1
selektas la nokte nigran ĉielon. En la programo vi ankaŭ povas mem selekti la "nigran noktan ĉielon", nur metu por "Nigra ĉielo" la alternativon "Nokte". Jen la adresoj kun la GET-parametroj (sed sen la planedoj Urano kaj Neptuno):
Vi certe observis ke la ĉielaj objektoj restas en la mapo en la sama loko, sed la verda horizonto de observanto movas maldekstrumen, orienten, por norduloj "maldekstren". La ekvatoraj koordinatoj de mapo estas fiksaj kaj tial la horizonto devas movi kiam la suntempo kreskas. Nature ni observas en la vera mondo la kontraŭan: nia vera horizonto estas fiksa kaj por ni la ĉielo movas horloĝdirekte, okcidenten, por norduloj "dekstren". Por norduloj la ĉielo movas dekstren, relative al la horizonto ... kaj sur la fiksa ekvatora mapo la horizonto do movu maldekstren, relative al la ĉielo.
La selektita suntempo ne influas al la ekvatorajn koordinatojn. La ekvatoraj koordinatoj estas ĉiam por 0 horoj Universala Tempo, sendepende de selektita suntempo. La horizonta linio tial donas nur proksimuman komprenon pri la loka situacio.
Estas ja facile por mem selekti la horizontan linion en la programo. Oni povas ankaŭ uzi la GET-parametron horizonto=1
kiel en ĉi tiu ekzemplo: ../planedainfo.html?horizonto=1 (uzante la supozajn valuojn ekzemple por la dato kaj la suntempo 12 horoj)
Tamen oni ne bezonas tion parametron horizonto=1
se oni donas aŭ la geografian latitudon, aŭ la lokan suntempon, aŭ ambaŭ ilin kiel parametroj. Ni povas demandi el la programo ekzemple la veran lokan mezan nokton por geografia latitudo 50° Norden el ekvatoro (kun la supozaj valuoj de dato ktp.), kaj tiam la programo desegnas ankaŭ la horizonton sur la mapo: ../planedainfo.html?lat=50&tempo=24
Horizonto certe estas grava koncepto, speciale se oni volas vidi nokte malhelan ĉielon en la programo. Alia grava koncepto estas la loka suntempo. Eble mi pli bone iom desegnu sur la mapon por klarigi la aferon.
Sur la supra desegnaĵo ni klare vidas la gravan kaj centran rolon kion la loka suntempo ludas en la dramo de ĉielo, kiam ni pensas pri la horizonto kaj pri la direkto de sudo en horizonto.
La punkto de printempa ekvinokso ja estas en la mapo ekstreme dekstre, en krucaĵo de ekvatoro kaj ekliptiko, sur ekliptiko en longitudo 0° kaj sur ekvatoro en rektascensio 0. Loka sidera tempo egalas al la loka horangulo de punkto de printempa ekvinokso. Horangulon oni mezuras el la meridiano, do el sudo.
Loka suntempo egalas 12 horoj + loka horangulo de Suno, kio estas bone videbla en la supra bildo. Jen horangulo de Suno estas 3 horoj kaj suntempo estas 12h + 3h = 15 horoj.
Ni tamen bone komprenu ankaŭ la duan bildon pri la sama temo. Alia sezono kaj alia tempo, sed la samaj gravaj konceptoj.
Egalas ja Loka suntempo = 12 horoj + Loka horangulo de Suno
. Horangulon oni mezuras el sudo horloĝdirekte, do okcidenten. En la supra bildo estas la horangulo de Suno entute 21 horoj. Kiom do estas loka suntempo? Ni kalkulu: Suntempo = 12 horoj + Horangulo de Suno = 12h + 21h = 33 horoj
... tamen oni rajtas redukti la angulon al la norma intervalo 0 ... 24h, do ni kalkulas: 33h - 24h = 9 horoj
kio ja estas la sama valuo kion la programo indikas. La randoj de mapo, la rektascensioj 0h kaj 24h ja estas la sama direkto.
Ni povas ankaŭ diri al alia direkto ke egalas: Loka horangulo de Suno = Loka suntempo - 12 horoj
; sekve ni kalkulu tion. Suntempo ja estas 9 horoj en la supra bildo. Horangulo de Suno = Suntempo - 12 horoj = 9h - 12h = -3 horoj
kaj la rezulto do estas negativa. Ni tamen reduktos la rezulton al la norma intervalo 0 ... 24h : Horangulo de Suno = -3 horoj + 24 horoj = 21 horoj
Tial estas facile por uzi la lokan suntempon (kaj sekve la lokan horangulon de Suno) por desegni la kurban horizontan strekon sur la mapo. La rektascension (RA) de Suno la programo ja produktas kun facileco.
Sed kia estas la rilato de loka suntempo kun la oficiala tempo en la lando? Ĉi tio estas iom pli komplika demando por respondi ĝenerale. Espereble la apuda desegnaĵo helpos. En la desegnaĵo ni rigardas al parto de surfaco de Tero el direkto de norda poluso de planedo. La tre distanca Suno estas sur ĉielo praktike al la sama direkto el ĉiuj la meridianoj. Pro la kurbeco de tersurfaco estas tamen la hora angulo de Suno (relative al la loka direkto de sudo) iom alia.
Por la tempa meridiano estu la loka horangulo de Suno nomita t
, la diferenco en geografia longitudo el la tempa meridiano estu por la easta medidiano e
kaj por la uesta meridiano u
. Tiam estas la loka horangulo de Suno por la easta meridiano egala al t + e
kaj por la uesta meridiano la horangulo de Suno estas t - u
Kion la bildo instruas: En okcidento estas la loka tempo pli malgranda ol en oriento. En aliaj vortoj: En oriento estas la loka tempo pli granda ol en okcidento. La loka suntempo ja sekvas perfekte la lokan horangulon de Suno ; Suntempo = 12 horoj + Horangulo de Suno
Mi kredas ke ne eblas respondi akurate en tute akceptitaj modernaj terminoj. Mi devas uzi la eble jam altmodajn konceptojn "mezsuno", "loka meztempo". Mi nome pensas pri la horangulo de vera Suno kaj pri la fiktiva "mezsuno", kaj ne pri modernaj atomaj horloĝoj. Oficiale oni parolas pri "vintra tempo" kaj "somera tempo", sed mi volas paroli pri la geografiaj longitudoj de tempaj meridianoj.
La meztempo estas bazita al la horangulo de mezsuno, same kiel la suntempo estas bazita al la horangulo de vera Suno. La imagita mezsuno movas sur la ĉielo same rapide kiel la vera Suno meznombre movas. La movado de mezsuno estas tute ebena, kvankam la movado de vera Suno estas iom varia.
Ni tamen povas proksimume pensi ke la loka meztempo kaj la loka suntempo estas proksimume la samaj. La diferenco inter ili estas plej granda vintre, eĉ ± 1/4 h, do kvaronon de horo, sed tamen relative malgranda por la celoj de ĉi tiu programo. Duono de horo ja estas la plej mallonga tempo en la programo ... kaj pli mallongajn tempojn ni do povas ignori.
Laŭ mi (sed kredeble ne laŭ sciencistoj kaj burokratoj) la oficiala tempo estas la meztempo sur la tempa meridiano. Ekzemple por Finnlando la tempa meridiano estas vintre 30° Easten el "Greenwich" meridiano kaj somere 45° Easten el la nula meridiano. Tial la oficiala tempo estas en Finnlando vintre UT+2 horoj kaj somere UT+3 horoj. Kiam la Universala Tempo (UT) estas 12 horoj, estas la oficiala tempo en Finnlando vintre 12h + 2h = 14 horoj, kaj somere 12h + 3h = 15 horoj.
Grandaj demandoj: Kio estas via tempa meridiano, la geografia longitudo por la loko kie la loka meztempo egalas al la oficiala tempo? Ĉu vi situas okcidenten aŭ orienten el via tempa meridiano? Kiom da gradoj? Unu grado en geografia longitudo signifas diferencon de 4 minutoj en loka tempo. Nu, tio 4 minutoj ja estas nur malgranda kvanto da tempo, sed se vi uzas "someran tempon", povas la diferenco inter via loka tempo kaj la oficiala tempo esti eĉ pli ol 1 horon, kio jam estas signifa en la programo.
Ekzemple en okcidenta Finnlando la geografia longitudo estas proksimume 22° Easten el la nula meridiano de "Greenwich". Do mi situas vintre proksimume 8° Okcidenten el la vintra 30° tempa meridiano (30° - 22° = 8°) kaj somere 23° Okcidenten el la somera 45° tempa meridiano (45° - 22° = 23°). Ĉi tio signifas ke proksimume la loka tempo estas ĉi tie vintre 8° * 4min/° = 32
minutoj pli malmulte ol la oficiala tempo (por meridiano 30°E) kaj somere 23° * 4min/° = 92
minutoj (iom pli ol 1½ horoj) pli malmulte ol la somera oficiala tempo de meridiano 45°E ( la sama kiel la tempo de Moskvo! ).
Por mi la oficiala tempo de Finnlando estas tial vintre proksimume duonon de horo pli multe (+½h) ol mia loka tempo. Somere la oficiala tempo estas proksimume 1½ horoj pli multe (+1½h) ol mia loka tempo.
Mi ja situas okcidenten el miaj tempaj meridianoj. Se vi situas orienten el via tempa meridiano, estas via propra loka tempo pli granda ol la tempo sur la tempa meridiano, 4 minutoj por ĉiu grado orienten el tempa meridiano. Bedaŭrinde mi ne kapablas doni pli utilan ĝeneralan klarigon. Vi lernu mem kiom estas via loka tempo relative al via tempa meridiano, vintre / somere? Se vi ne scias, eble plej bone supozi ke via loka suntempo estas tre proksimume la sama kiel via oficiala tempo?
Tamen observu la direkton de Suno! Certe via loka suntempo estas precize 12 horoj kiam la vera Suno estas en via suda meridiano (vintre / somere), dum vera loka meztago. Kiom estas via oficiala tempo samtempe? La sama diferenco en tempoj validas ankaŭ vespere, nokte kaj matene. Ekzemple se vi observas ke la Suno estas en sudo dum oficiala tempo 11:30 horoj, tiam estas via loka suntempo 12 horoj egala al la oficiala tempo 11½ horoj. Evidente vi situas proksimume 7° ... 8° orienten el via tempa meridiano. Via oficiala tempo do estas duonon de horo pli malmulte (-½h) ol via loka suntempo. Vi subtrahu la duonon de horo el la loka suntempo kion vi vidas en la programo, kaj jen estas via korelativa oficiala tempo. Se vi volas uzi la programon por oficiala tempo T horoj, vi uzu en la programo la lokan suntempon T + ½ horoj.
Nun ni rigardu pli bone la programajn objektojn, kioj helpas por trovi la rezultojn kiojn ni volas vidi ekzemple sur la mapo de ĉielo. Evidente ni bezonas povi selekti la jaron, monaton kaj tagon de monato. Jaroj 1950 ... 2049 estas selekteblaj en la programo.
Ni eble volas ke la programo desegnu la strekon de loka horizonto sur la mapo de ĉielo (Linio de Horizonto). Por tio la programo bezonas informon pri la geografia latitudo de observanto kaj pri la loka suntempo.
Vi povas selekti Geografian latitudon inter la limoj +50° ... +70° Norden el tera ekvatoro. Norme estas en komenco selektitaj latitudo 60°N kaj loka suntempo 12 horoj, do loka vera meztago. La Suno estas tiam super horizonto en sudo. Kredeble vi prefere volas ion alian suntempon, tian ke planedoj estus pli bone videblaj kaj la Suno sub la horizonto.
Eble vi ankaŭ volas ke la programo desegnu azimutojn (Linio de Horizonto ... "kun Azimutoj") al la kurba verda horizonta streko? Ĉi tion econ la uzanto povas selekti nur mem en la programo ; Ekzistas nenia GET-parametro por ĉi tio.
Estas facile por aliigi la daton kaj la lokan suntempon en la programo. Dekstre ni vidas la butonojn por tio. La selektitan daton oni povas aliigi per la butonoj +1 tago, -1 tago, +7 tagoj, -7 tagoj
per la kvanto kio estas skribita sur la butono, antaŭen (+) aŭ malantaŭen (-).
Lokan suntempon (por la horizonto) eblas aliigi per la butonoj +1 horo, -1 horo, +½ h, -½ h
; do en paŝoj de unu aŭ duono de horo, antaŭen (+) aŭ malantaŭen (-).
Maldekstre ni vidas la objektojn kies simbolojn la programo povas prezenti sur la mapo. Norme la programo desegnas la simbolojn kiuj estas tuj post la nomoj de objektoj. Kiam la programo desegnas la simbolon de objekto sur la mapo, la desegnita simbolo kovras ĉion la fonon de mapo sub la simbolo. Tio estas grava afero kiam la direktoj de objektoj estas proksimaj unu al la alia. Nur la laste desegnita simbolo fine estas tiam tute videbla.
Alternative oni povas uzi unikodajn markojn por prezenti la objektojn sur la mapo. Oni povas mem selekti la objektojn en la programo. Oni povas selekti la grandon de unikodaj simboloj el kelkaj alternativoj. Tamen por Linux -komputiloj estas la unikoda prezentado ankoraŭ iom mankhava. La centro de unikoda simbolo nome eble ne estas precize en la mapa loko kie estas la koordinatoj de objekto.
Nun mi devas humile konfesi ke mi ankoraŭ ne konas la uzon de unikodoj tre bone ... espereble en futuro pli bone ...
|
Nature oni povas mem selekti la objektojn en la programo kaj ĉu la programo uzu unikodon aŭ ne. Se oni tamen volas ke la unikodoj de objektoj estas jam selektitaj en komenco de programo, oni povas uzi la GET-parametron unikodo
La apuda tabelo dekstre indikas la valuojn por diversaj objektoj. Oni kalkulu la sumon por la objektoj kiujn oni volas prezenti per unikoda-"litero". Per nur 255 diferencaj valuoj eblas selekti ĉiujn eblajn kunmetaĵojn de simboloj.
Ekzemple se oni volas ke nur la Suno estu prezentita per unikodo, oni povas uzi la sekvantan adresan linion: ../planedainfo.html?unikodo=128
Se oni volas uzi la unikodojn nur por la planedoj Merkuro, Venuso kaj Marso, oni kalkulu la sumon 1 + 2 + 4 = 7 kaj uzu la numeron kiel la valuo de GET-parametro ĉi tiel: ../planedainfo.html?unikodo=7
Se oni volas uzi la unikodojn por la relative bone videblaj planedoj Merkuro ... Saturno, oni kalkulu la sumon 1 + 2 + 4 + 8 + 16 = 31 kaj uzu ĉi tion valuon: ../planedainfo.html?unikodo=31
Se oni volas tuj en la komenco de programo vidi ĉiujn la objektojn, la Suno ... Neptuno per unikoda simbolo, oni kalkulu la sumon 128 + 64 + 32 + 16 + 8 + 4 + 2 + 1 = 255, sed norme la programo ne indikas la malhelajn planedojn Urano kaj Neptuno kaj tial oni aldone ankaŭ uzu la parametron chiuj=1
kiel en ci tiu ekzemplo: ../planedainfo.html?unikodo=255&chiuj=1
La normaj simboloj por Urano kaj Neptuno ja estas iom malhelaj. Se vi volas vidi ĉiujn la objektojn, kaj nur la planedojn Urano kaj Neptuno per unikodoj, vi kalkulu valuon 64 + 32 = 96 por la parametro unikodo
kaj vi uzu ankaŭ la parametron chiuj=1
kiel en la sekvanta linio: ../planedainfo.html?unikodo=96&chiuj=1
Por Linux -komputiloj estas la unikodaj simboloj de Venuso kaj Marso almenaŭ provizore iom problemhavaj. Se ni volas ke la programo en komenco desegnu la simbolojn de Marso kaj Venuso, sed por la aliaj planedoj la programo uzu la unikodon, ni unue kalkulu: 1 + 8 + 16 + 32 + 64 = 121 kaj ni uzu la sumon: ../planedainfo.html?unikodo=121&chiuj=1
Se ni aldone volas ke la simbolo de Suno estu "travidebla", ni uzu valuon 128 pli grandan: ../planedainfo.html?unikodo=249&chiuj=1
Oni povas ankaŭ selekti la grandon de unikoda simbolo per GET-parametro grando
; ekzemple se vi volas la plej grandajn simbolojn jam en komenco, ni uzu ĉi tion ../planedainfo.html?grando=24
Tamen oni bezonas selekti la objektojn kaj la unikodojn en la programo, aŭ uzi la pli longan formon kun GET-parametroj: ../planedainfo.html?unikodo=255&chiuj=1&grando=24
Sekve du ekzemploj pri la simboloj sur la mapo. Dum la jaro 2041 estos la planedoj Jupitero kaj Saturno denove preskaŭ en la sama direkto sur la ĉielo, kiel la mapoj indikas. Same okazis dum la jaroj ... 1961, 1980, 2000, 2020 kaj la intertempo de tia ĉiela evento do estas proksimume 20 jaroj.
En la programo vi vidos la samon: ../planedainfo.html?y=2041&m=9&d=15&chiuj=1
En la programo vi vidos praktike la samon kiel en la supra bildo: ../planedainfo.html?y=2041&m=9&d=15&chiuj=1&unikodo=255
Oni povas uzi multe da GET-parametroj samtempe. La ordon de GET-parametroj oni povas selekti libere. Oni do povas doni la GET-parametrojn en ajna ordo, sama rezulto (se korekte skribita). Ni rigardu ekzemple la unuan matenon de programo, 01.01.1950 je suntempo 7 horoj sur la geografia latitudo 50°N.
La samon vi povos vidi jam en la komenco de programo jene: ../planedainfo.html?y=1950&m=1&d=1&chiuj=1&unikodo=255&lat=50&tempo=7&grando=24&nigra=1
En tute alia ordo de parametroj la rezulto sur la mapo de programo tamen estos la sama: ../planedainfo.html?d=1&chiuj=1&y=1950&tempo=7&grando=24&nigra=1&unikodo=255&m=1&lat=50
Nur notu ke post la nomo de programo planedainfo.html
estas demandosigno ? kaj sekve la nomo de "parametro", egaleca signo = kaj sekve la valuo de parametro. Tamen por la dua parametro, kaj aliaj, ni komencu per la signo &, tiam la nomo de parametro, la egaleca signo, la valuo, ktp ...
Nu, programistoj parolas pri "parametroj". Matematike tioj miaopinie estus pli bone "argumentoj". En matematiko "parametro" signifas ion tute alian, valuon kio estas konstanto kiam aliaj valuoj aliiĝas. Nu, fakte mi ne scias ĉu la vortoj "argumento" kaj "parametro" vere eĉ apartenas al la oficiala terminaro de Esperanto ...
Fine mi volas memorigi vin pri la bazaj konceptoj de ekvatora mapo. Ĉifoje estas la rektascensio 0 horoj en la centro de mapo. La Suno estas en la punkto de printempa ekvinokso.
Vi notu ke kun ĉi tia projekcio eblas altitudon de objekto el horizonto mezuri precize nur en Sudo kaj Nordo de horizonto. En la supra bildo la altitudo de Suno estas 40° ĉar la deklinacio de Suno estas nulo (0) kaj la geografia latitudo estas 50°N.
Espereble vi ĝuos pri la planeda programo. Mi kredas ke la programo vin helpos por trovi bonajn eblecojn por vidi planedojn sur la ĉielo, kaj future kaj pasintece. La horizonto de programo ja estas desegnita nur por nordaj geografiaj latitudoj, sed mi kredas ke sen la horizonta linio oni povas uzi la programon en la tuta mondo, se oni kapablas mem apliki la lokan horizonton por la ekvatora mapo.
Oni tamen bezonas kompreni ke la ĉiela ekvatoro estas en la mezo de mapo. Sur la mapo Nordo de ĉielo estas supren kaj Sudo de ĉielo estas malsupren. Easto (oriento) de ĉielo estas maldekstren sur la mapo kaj Uesto (okcidento) de ĉielo estas dekstren sur la mapo.
Se vi estas ekzemple en Aŭstralio, estas por vi la Sudo de ĉielo supren kaj la Nordo de ĉielo estas malsupren. Kiam vi rigardas la ĉielan ekvatoron el Aŭstralio (rigardante norden), estas la oriento de horizonto por vi dekstren kaj la okcidento de horizonto estas por vi maldekstren. Ankaŭ la okcidento de ĉielo estas maldekstren kaj la oriento de ĉielo estas dekstren. Por vi Aŭstraliuloj la ĉielo rotacias maldekstren, se mi korekte komprenis. Por ni norduloj la ĉielo tamen rotacias dekstren.
Restis ankoraŭ kelkaj revoj por plenumi. Steloj kaj konstelacioj certe apartenus sur la mapo de ĉielo. Espereble mi ankoraŭ plibonigos la programon en futuro. Tamen mi verŝajne bezonos iom multe da tempo por konstrui la ekvatoran mapon kun steloj kaj konstelacioj por deklinacioj δ = -40° ... +40°
.
La unikodo-signojn por la planedoj mi ankaŭ bezonas esplori pli bone. Mi certe volas ke la simboloj estos kiel eble plej bonaj ankaŭ por Linux -uzantoj. La alternativaj grandoj de unikodo-simboloj estas nun 12px, 16px, 20px, 24px. Eĉ la plej grandaj simboloj tamen aperas malgrandaj en Linux -foliumilo. Eble estus pli bone por uzi la grandojn 14px, 20px, 26px, 32px tiel ke ankaŭ Linux povus prezenti sufiĉe grandajn simbolojn?
Mi ja ne rakontis pri la numeraj rezultoj de programo, sed mi supozas ke tiuj kiujn ili interesas, jam komprenas kion ili signifas.
Vesa Veikko Petäys
Ambasadoro de mikronacio Mueleja Insulo
en la finna urbo Pori 31.08.2025