Programo simias "mil-dot" -celilon

Ni ekzercu per PHP-programo kiel celi la celon efike.

Ekzistas ankaŭ mekanike pli kompleksaj celiloj kiujn oni povas facile reguligi horizontale kaj vertikale por ĉiu unuopa pafo tiel ke centro de celilo ĉiam estas precize en la celo. Tiuj celiloj tamen estas pli multekostaj kaj ni prefere agu sen ili.

Ni pafu uzante "mil-dot" -skalon!

Eblas ja pafi tiel ankaŭ kun la pli kompleksa celilo, sed kun norma celilo ne taugas reguli la celilon por ĉiu unuopa pafo. Estas pli rapide pafi rekte uzante "mil-dot" -skalon.

La mezuroj estas el la kalkulilo de bona pafisto de sinjoro Salo.

La alto de celilo super la centra pipo de pafilo estas tia kia ajn la alto de celilo estas en la fusilo .22LR uzata de sinjoro Salo. Tian alton mi ne scias precize, sed en programo ĝi estas la sama;-)

En la programo oni povas elekti kelkaj alternativoj kaj pafi la teruran malamikon.

Y-valoro de "selektita punkto" temas ja pri la distanco de celo.

Ni donas nun Y-valoron en "mil" super aŭ sub la centro de celilo, sed mi devos pensi ĉu estus pli bone se ni donus la distancon al la celo al la programo rekte en metroj?

La celo eble movas "horizontale" dekstren aŭ maldekstren kaj tiam en la programo bezonas reguligi la X-valoron tiel ke la kuglo alvenas al la celo en tio loko kie la celo estas kiam la kuglo ĝin atingas, depende de distanco kaj rapideco de celo.

Tion ni ĉi tie ne multe atentas. Ni supozu ke la celo ne movas signife.

Vento estas ja alia faktoro kio eble bezonas reguligon de X-valoro. Venton ni ĉiam devas bone atenti.

Se la vento blovas de la dekstra flanko, la kuglo movas maldekstren. X-valoroj estas negativaj en la maldekstra parto de celilo.

Mi devos pensi kiel eble plej bone efektivigi en la programo la korekton pro vento.

Venta influo ja dependas ankaŭ de la distanco al la celo.

Ĉi tie ni ĉiam supozas ke la celo estas en la sama alto kiel ni. Ni do ne pafas supren aŭ malsupren, sed preskaŭ horizontale.

Se ni pafus en granda angulo supren aŭ malsupren, ni devus tion aferon aparte atenti, sed tion ni ĉi tie ne faras. Necese nur kun grandaj anguloj kaj se praktike neeviteble, oni pafu kiel la distanco estus iom malpli granda.

Kiel oni uzu la programon?

Ni povas supozi ke la Skalo de celilo estas 100% kaj tial ni vidas la "mil-dot" -skalon en vera grando. Ni povas supozi ke la celilo estas tiel reguligita ke la Centro de celilo estas por la distanco 150 metroj.

Nia grava tasko estas solvi kiel la kuglo flugas en la selektita distanco kompare al la centro de celilo. Ni volas trafi la malamikon. Oni selektu la distancon 130 metroj. Ni volas meti en programo la ruĝan selektitan punkton en la malamikon.

Oni selektu Y laŭ la selektita distanco. Tiam la programo montras kie la trafa punkto estas en Y-direkto kompare al la centro de celilo.

Oni selektu X laŭ vento kaj selektu la rapidon de vento 8 m/s. Oni supozu ke la vento blovas dekstren kaj selektu la angulon 45°.

Ne bezonas pensi ĉu la vento blovas for de ni aŭ ale al ni, ĉar la efekto estas praktike la sama.

La programo kalkulas ke la vento movas la kuglon en X-direkto 2.49 mil dekstren kompare al la centra lineo de celilo.

La programo ankaŭ kalkulas ke la kuglo estas 1.2 mil super la centro de celilo en distanco 130 metroj (kiam la centro de celilo estas reguligita por distanco 150 metroj).

Do ni ne trafus la malamikon se ni celus lin kun la centro de celilo. Tion ni vidas rigardante la ruĝan "selektitan" punkton kio situas ekster la korpo de malamiko. Anstataŭ la centro de celilo ni volas celi la malamikon kun la ruĝa punkto.

Ni povas doni x- kaj y- valorojn al la Cela punkto tiel ke ni trafos la malamikon bone.

Oni donu en la programo x=-75 por korekti la efekton de vento kaj y=+35 por korekti la falon de kuglo laŭ distanco kaj la kuglo trafos la malamikan kapon.

En praktiko oni ja ne movas la celon, sed oni movas la pafilon tiel ke la celo aperas en konvena loko tra la celilo, sed en la programo la celilo ne movas ...

La vera norma "mil-dot" -celilo ja ne funkcias ĉi tiel moderne, almenaŭ ĝi ne funkciis hieraŭ. Eble iam aperos komputilaj celiloj kiuj funkcias ĉi tiel?



Virtoj de bona pafisto, kiel testi?

Kio estas la baza scio kaj metio de bona pafisto? Kion talenton de bona pafisto valoras ekzameni?

Bona pafisto nepre devas povi kaj koni kiel ...

La bona pafisto ankaŭ devas havi sanan komprenon kaj vidon pri sia tasko en milito. Li scias kiel kaŝiĝi en la naturo kaj en la urbo. Li konas la vere gravajn malamikajn celojn kaj la celojn kiujn ne valoras pafi kun malgranda pafilo. Li komprenas sian idealan situon en naturo kaj en urbo en rilato al la celo. Li komprenas ke la celilo povas speguli lumon de suno al la malamiko kaj tiel malkovri la lokon de bona pafisto. Li havas paciencon kaj kuraĝon. Li komprenas ke bona pafisto kiel kaptito de malamiko ne povas atendi ion garcon aŭ premion.

Mi kredas ke tiajn temojn valoras testi en la ekzameno de bona pafisto. La taskoj de ekzameno ankoraŭ ne ekzistas pretaj, sed eble mi tiojn plie iam kompilos.

Programo por 7,62x39

Ekzistas nun ankaŭ programo por la pli granda fusilo 7,62x39 kaj la norma kuglo kiun uzas ekzemple la finna armeo.

Kiel oni uzu la programon? Oni selektas la celon kaj la distancon (inter 100 kaj 700 metroj). En la ekzemplo la distanco al la celo estas 200 metroj. Oni selektu kio distanco estas en la centro de celilo, ĉi tie la celilo estas tiel ĝustigita ke la distanco en la centro estas 300 metroj.

Oni supozu ke blovas vento de rapido 6 m/s maldekstren en angulo 30° kaj tial oni selektu la butonon "X laŭ vento". Oni ankau selektu la butonon "Y laŭ la selektita distanco" kaj uzu la butonon "PAFU LA MALAMIKON!". Tiam oni vidas ke la ruĝa cirklo situas same kiel en la bildo. La ruĝa cirklo prezentas proksimume la precizecon atingeblan al bona pafisto, se la distanco al la celo estas sufiĉe korekta.

La programo kalkulis ke la kuglo trafas la distancon 200 metroj 0,7 "mil" super la centro de celilo ĉar la centro de celilo estas por la distanco 300 metroj. La programo ankaŭ kalkulis ke la kuglo veturas 1,45 "mil" maldekstren kun la vento.

En la ekzemplo oni ja ne trafas la celon kvankam la centro de celilo montras al la malamika korpo, ĉar la ruĝa cirklo estas ekster la malamiko. Kompreneble en praktiko oni devas ĝustigi la pafilon kun la celilo tiel ke la kuglo trafos la malbonegan malamikon kaj ne la senkulpan arbon.

Alia ekzemplo, multe pli granda distanco 575 metroj. Jen la vento blovas nur 2 m/s dekstren en angulo 45° sed en la granda distanco ĝi kaŭzas ke la kuglo veturas 1 "mil" dekstren kaj certe ne trafos la celon se la pafisto ne atentas la enfluon de vento.

La centro de celilo estas ĝustigita al la distanco 600 metroj. Estas nur 25 metroj diferenco inter la selektita distanco kaj la distanco en la centro de celilo, eraro de malpli ol 5%. Tio malgranda diferenco de distanco tamen kaŭzas ke la kuglo trafos la distancon 575 metroj proksimume 1 "mil" super la centro de celilo. Do oni devas scii la distancon tre bone kiam oni pafas al tiaj grandaj distancoj.

La pafilo ankaŭ devas esti bona kaj sen bona optika celilo ne eblas akurate pafi al distancoj pli ol 300 metroj. La ruĝa cirklo de diametro proksimume 0,2 "mil" tamen montras ke eblas trafi la celon se la bona pafisto scias la distancon kaj bone divenas la venton. Oni eble ne povas trafi la kapon de malamiko, sed korpon.

Oni aparte rimarku en la programo ke se oni vidas ekzemple nur distancoj inter 400 metroj kaj 700 metroj en la celilo, tiam ne eblas aŭtomate korekti celadon al malgrandaj distancoj kiel ekzemple 100 metroj. La programo povas kalkuli nur inter la distancoj kiuj videblas en la celilo. Kaj estas ja en praktiko tute senrealisme pafi al 100 metroj se la distanco en la centro de celilo estas 600 metroj.

Se la korekto por la vento estus tro granda por korekti en la celilo, pli ol 7 mil, tiam la programo ne plu klopodas kalkuli efekton de vento kaj diras nur afable "Venta efekto tro granda, pli ol 7 mil!".

Se la distanco al la celo ne estas inter la distancoj videblaj en la celilo, la programo ne konas kalkuli kiom la kuglo falas kaj diras nur afable "Ne eblas uzi la selektitan distancon!".

Se la distanco en centro de celilo estas tre malsama ol la distanco al la celo, la programo povas rimarki "La centro de celilo devas esti por pli malgranda distanco!"  aŭ  "La centro de celilo devas esti por pli granda distanco!"


NEWGAL-ketjuun takaisin