Rigardante celon tra la celilo

Ĉi tiel proksimume povas aspekti la ĉirkaŭ 1 metron alta supra parto de iu sidanta soldato (en ĉi tio kazo la bona pafisto Pauli Salo;-) en la distanco de 100 metroj tra la celilo de tipo "mil-dot". Diametro de ruĝa cirklo estas 10 "mil" kiu ja estas 1 metro en la distanco 100 metroj.

Oni tamen ne povas en praktiko esti tute certa ke en ĉiu celilo la mezuro inter punktoj ĉiam estus precize 1 "mil". Oni devas tion kontroli. Ankaŭ la "zoom" de la celilo bedaŭrinde povas havi influon al kiom la vera mezuro inter punktoj estas.

Kaj proksimume tiel la sama supra parto de sidanta ĉirkaŭ unu metron alta soldato aperus tra la celilo se la distanco estus 200 metroj. Ni bone memoras ke en 200 metroj 10 "mil" estas 2 metroj.

Kelkaj praktikaj ekzemploj

Jen kelkaj malnovaj provoj en la distanco 100 metroj. Ili eble donas ian bildon de en praktiko al meza pafisto atingebla precizeco.

Mi provis meti proksimume 50 metroj en la centro de celilo sed la ĝustaĵoj estas iom malsamaj en diversaj kazoj. Kun malsame rapidaj kartoĉoj la distanco en la centro de celilo ne povas esti precize la sama.

Diversaj malnovaj kartoĉoj estas uzataj kaj iliaj rapidoj estas malsimilaj. Lapua Subsonic HP estas malpeza kaj Lapua Scoremax pli peza .22 LR kartoĉo. Aliaj kartoĉoj havas pli rapidan kuglon.

En la unua bildo dekstre ni vidas kiel rapida kuglo de Federal Lightning falas proksimume dekunu centimetroj sub la centro de celilo en la distanco de 100 metroj. La pli malrapida Lapua Subsonic HP falas proksimume dudek centimetroj sub la centro de celilo kun la sama ĝustigo de celilo.

En la dua bildo maldekstre ni vidas ke la kuglo de Federal Classic falas proksimume dudek centrimetroj sub la centro de celilo en la distanco 100 metroj.

Kun la sama ĝustigo de celilo la malrapida kuglo de Lapua Scoremax falas proksimume dudekok centimetroj - notu la 8 centimetroj pli - sub la centro de celilo.

La nigraj cirkloj en la celo havas diametron 3 centimetroj aŭ 0,3 "mil" en la distanco 100 metroj. Ili eble ne estas klare videblaj al la nuda okulo en la distanco de 100 metroj, sed oni ilin bone vidas tra la optika celilo kiu pligrandigas la bildon.

La distancoj en la centro de celilo estas iom malsamaj en diversaj kazoj sed ili estas nur proksimume 50 metroj. Tio almenaŭ estas la intenco.

En praktiko oni povas renkonti diversaj malfacilaĵoj. Mekaniko kaj optiko de celilo aŭ pafilo povas kelkfoje oferti malagrablajn surprizojn.

El la subaj bildoj ni povas konstati ke Federal Lightning devas esti pli rapida ol Federal Classic ĉar la kuglo de Lightning falas proksimume nur dektri centimetroj kiam la kuglo de Classic falas proksimume dudek centimetroj sub la centro de celilo.

   

Rapideco de kuglo de Federal Lightning verŝajne estas 1260 fps kiu estas 384 m/s. Pri la eka rapido de la kuglo de Federal Classic mi ne estas certa.

Malnovaj datumoj

Malnova retpaĝo de Lapua donis la sekvantajn datumojn. La longeco de pipo de fusilo iom influas la ekan rapidon de kuglo.  Lapua donas la ekajn rapidojn plejparte al pipo 660 mm longa. Datumo de Polar Biathlon tamen estas por pipo 550 mm longa.

Praktike en .22 LR longa pipo malgrandigas la ekan rapidecon de kuglo. En .22 LR la kuglo atingas sian plej grandan rapidon jam en pipo ĉirkaŭ nur 40 cm longa. La diferenco tamen ne estas tre granda.

Malnova datumo de Lapua .22 LR ; Kugla rapideco
Rapideco m/s Pezo de kuglo @0 m @10 m @50 m @100 m
Polar Biathlon 2,59g (40grain) 335 326 299 274
Subsonic HP 2,35g (36grain) 315 309 288 267
Scoremax 3,10g (48grain) 315 310 292 274

Centro de celilo estas 20 mm super la centra lineo de pipo de fusilo. La kuglo sekve komencas sian fluon tra la aero en tio negativa alto -20 mm.

Malnova datumo de Lapua .22 LR ; Kugla trajektorio
Trajektorio mm Celila centro @10 m @50 m @100 m
Polar Biathlon @50 m +3 mm ±0 mm -254 mm
  @75 m +15 mm +60 mm -135 mm
Subsonic HP @50 m +5 mm ±0 mm -276 mm
  @75 m +18 mm +65 mm -145 mm
Scoremax @50 m +5 mm ±0 mm -268 mm
  @75 m +18 mm +64 mm -140 mm

La malnovaj Lapua kartoĉoj Scoremax kaj Subsonic HP havis la saman ekan rapidon 315 m/s, sed iliaj kugloj flugis kaj falis iom malsimile ĉar la kuglo de Scoremax estas pli peza. Estas ankau truo en la pinto de kuglo de Subsonic HP ("Hollow Point").

Kiom influas la vento?

Malnova datumo de Lapua .22 LR ; Venta influo je 4 m/s rekte de flanko
Influo mm @0 m @10 m @50 m @100 m
Polar Biathlon 0 mm 2 mm 38 mm 141 mm
Subsonic HP 0 mm 1 mm 31 mm 117 mm
Scoremax 0 mm 1 mm 26 mm 99 mm


NEWGAL-ketjuun takaisin