Esperanta resumo de mia venonta "inĝeniera" projekto

Temas pri sunhorloĝo kun speguloj kiun oni povus munti ekzemple tra la tegmento de domo. Super la tegmento estus unua spegulo kiu reflektas la lumon de Suno internen (sub plafono) kaj aliaj speguloj gvidus la radiojn de Suno al temposkalo de sunhorloĝo tiel ke oni povus komforte vidi kaj "legi" la aktualan sunan tempon el la skalo.

Ia primitiva origina ideo de tia sunhorloĝo kun speguloj estas videbla en paĝo #37 de esperanta paĝaro de sendependa nacio Mueleja Insulo.

Ĉi tie mi intencas prezenti la projekton en la internacia lingvo Esperanto. Realan praktikan rapidan efektivigon de sunhorloĝo mi ne aspiras, sed volas fari la planojn kiel eble plej bone, akurate kaj detale.

## Titolo de artikolo
01 La baza principo de optika sistemo de sunhorloĝo kun speguloj en Esperanto
02 Geometriaj problemoj kaj optikaj eblecoj kun tri speguloj
03 Kiom nun da ESPERO ĉe la trategmenta spegula sunhorloĝo?
04 Nova strategio por planoj de trategmenta spegula sunhorloĝo
05 Centraj vidpunktoj por la trategmenta spegula sunhorloĝo
06 Tramuraj horizontalaj spegulaj sunhorloĝoj por tropiko, por latitudoj ĉe kaj inter la tropikoj de kankro kaj kaprikorno
07 Proceduro por antaŭkalkuli geometrion de vertikala spegula sunhorloĝo
08 JavaScript-programo : La horizontaj koordinatoj de Suno en la norda hemisfero
09 JavaScript-programo : La Suno en ĉielo de tropikaj latitudoj
10 JavaScript-programo : La ĉielaj ekvatoraj kordinatoj de Suno
11 La vojo de speguloj kontinuas, tre simpla solvo
12 Pluaj progresaj paŝoj sur la vojo de spegula sunhorloĝo


ĈEFA PAĜO (en la finna lingvo)