Nova strategio por planoj de trategmenta spegula sunhorloĝo

La plej grava celo de ĉi tiu paĝaro estas prepari la finan laboron de skolo por espereble fin-fine ricevi ekzamenon de inĝeniero. Estis tamen iom da misaventuroj survoje. Mi petis permeson por komenci la finan laboron jam 9 monatoj antaŭe (ol majo/junio 2017), sed ne ricevis la permeson, aŭ eĉ ian ajn alian respondon al mia peto.

La fina laboro estas deviga parto de ekzameno. Ne eblas akiri ekzamenon sen akceptita fina laboro. Sed kiam oni ne ricevas eĉ permeson komenci la laboron, nature ne eblas atingi akcepton de fina laboro. Do ne eblos ricevi ekzamenon se oni ne ricevas eĉ permeson komenci la finan laboron.

Verŝajne mia peto de komenci finan laboron estis tiel facile rifuzebla pro la manko de entrepreno al kiu mi faru la finan laboron. Mi ne povas havi laboron el entreprenoj de homoj. Tial mi nun decidis establi mian propran malgrandan (paseman) entreprenon por kapabli indiki ke mi laboras por ia vera entrepreno.

Mia pasema entrepreneto ekzistos nur sur papero. Ĝi ne havos monon, ĝi ne vendos ion, ĝi ne aĉetos ion, ĝi ne varbos laborforton, ĝi ne pagos salajron, ĝi ne konstruos ion realan, ĝi ne havos posedaĵon. Tiu malgranda entrepreneto situas kie mi situas. La entrepreneto tamen servas al mi por fertigi la finan laboron de skolo, kaj antaŭ ĉio unue por ricevi la gravan permeson por komenci la laboron. Certe ne estas kredeble ke permeso por komenci la laboron absolute direktus al akcepto de laboro. Oni tamen ne ricevas eĉ eventualon de ekzameno se oni ne ricevas permeson por provi kaj strebi, efektivan permeson por pretigi la finan laboron.

La unua penso en ĉi tiu projekto estis ke la projekto estu kiel eble plej nefermita, afabla, sincera kaj libera por ĉiuj. La malfacilaĵoj en permeso por komenci la skolan finan laboron tamen ŝanĝis mian opinion. La politiko kaj strategio de planoj estu iom malsimila. Mi ja laboras por io entrepreno, do la planoj estu almenaŭ parte sekretoj de tiu entrepreno.

Kial mi laboru senpage al la misintenca kaj malsincera skolo? Kial mi prezentu plenajn pretajn planojn por senpage uzurpi kaj rabi? Eblas ja indiki bonan konon kaj scion en la fina laboro sen malkovri ĉion, sen prezenti funkciantan tutaĵon. Multaj partoj eblas prezenti detale kaj akurate en la fina laboro, sed ili estu kiel eble plej nekunigeblaj. La planoj de partoj estu tute senriproĉaj, sed la partoj kune ne konsistigu ion taŭgan sunhorloĝon. La planoj de tutaĵo ja estas sekretoj de entrepreno!

Partoj de trategmenta spegula sunhorloĝo estas almenaŭ ĉi tiuj:

  1. Tegmentaj strukturoj de domo, konvenaj kun la trategmenta sunhorloĝo
  2. Surtegmenta ŝirmanta strukturo de sunhorloĝo
  3. Fiksado de sunhorloĝo kun la tegmentaj strukturoj, kun iom da reguliga rezervo
  4. Sistemo de speguloj super la tegmento, diafragmoj
  5. Sistemo de speguloj sub la tegmento, diafragmoj
  6. Izolado de varmo en la tegmenta truo por sunhorloĝo
  7. La fenestroj en la varma izolado kiuj lasas la lumon de suno pasi
  8. Tempa skalo de sunhorloĝo kaj la mekanismo por korekti/reguli tempon
  9. Ujo por la subtegmenta parto, klapo por fermi la vojon de lumo ekzemple nokte

Antaŭe mi opiniis ke koncernu precipe pri ekvatora sunhorloĝo, sunhorloĝo konstruita laŭ la ekvatora principo. Nun mi ne estas tiel certa ĉu la sunhorloĝo nepre devas esti ekvatora. Ŝajnas al mi ke la strukturo povus esti ankaŭ tute vertikala aŭ tute horizontala. Mi kredas ke eble eblas kun multaj malgrandaj plataj speguloj konstrui sunhorloĝon kies tempa skalo estas aŭ vertikala aŭ horizontala. Do suna lumo el samaj horanguloj sed el diversaj deklinacioj reflektu al la sama loko en la tempa skalo. Certe iom pli komplika strukturo ol la simpla baza ekvatora principo kun nur kelkaj grandaj speguloj.

Nia lingvo Esperanto certe havos pli gravan rolon en ĉi tiu paĝaro en futuro. Antaŭe mi provis nur prezenti ian resumon en Esperanto, sed estonte signifa parto de enhavo estos en nia propra internacia lingvo.


Esperanto -artikoloj
ĈEFA PAĜO (en la finna lingvo)